[53호]Kandelrevolucio de multitudoj kaj absoluta demokratio/조정환

강연
작성자
자율평론
작성일
2018-03-01 19:24
조회
778
Kandelrevolucio de multitudoj kaj absoluta demokratio

- Por absoluta demokratiigo de ĉiuj demokratioj

::2017년 7월 29일부터 8월 4일까지 김포 약암호텔에서 열리는 90차 세계무민족성협회(SAT) 대회 행사의 일부로 7월 30일(일요일) 오후 2시-4시에 있을 토론에서 제출될 에스페란토 발표문을 원활한 토론을 위해 미리 공개한다. 90차 SAT 대회 전체 프로그램은 http://sat90.org/2017/05/03/gvido-al-la-90a-sat-kongresoyakam-hotelo-gimposeulo-koreio-29-julio-5-auxgusto-2017/ 참조. [필자]

14:00 ~ 16:00 en la 30a(Dimanĉo) de Julio, 2017 Diamanta Halo ĉe Yakam Hotelo
Amelano Ĵo(조정환, Joe Jeong Hwan; Ĝardeno de Multitudintelekto)


*Antaŭ prelego, mi volas klarigi pri la termo ‘multitudo’: Esperantvortaroj ankoraŭ ne enhavas la vorton ‘multitudo’. En-Eo vortaro ĉefe tradukas la vorton al ‘homamaso’. Tamen mia uzado de multitudo ĉefe el la tradicio de Baruch Spinoza, Antonio Negri diferencas kun amaso. Termine ‘amaso’ estas karakterizita per la interna identeco. Kontraŭe, multitudo estas karakterizita per la interna diferenco inter unuopaj individuoj. El la unuopaj diferencoj, la komunaj rilatoj sen hierarkio inter ili povas iĝi. Do mi uzas la vorton ‘multitudo’ ĉi tia propra senco. Popolo povas dividiĝi laŭ la karaktero de sia politika evoluo al popolsubulo(신민), kiu subtenas la feŭdema monarkecon, popolamaso(대중), kiu vivas je la kapitalisma merkato, popolmultitudo(다중), kiu estas kreanta la senĉesajn rekomunigojn de diferencoj je la virtuala vivo. Mi komprenas en ĉi tiaj artikoloj la kandelkunvenulojn kiel popolmultitudoj.

1. Dum la vespero de 29a de oktobro 2016, homoj kun kandeloj en mano alvenis en la Ĉungjeĉun placo kaj Guanghuamun placo de Seulo. La suma nombro de homoj, kolektita en la placoj ĝis 10a de marto, 2017 por eksigi la prezidenton, superas 16 milionojn. Ĉi tie estis inkludita diversaj tipoj da homoj, ekzemple infanoj kaj maljunuloj, adoleskantoj kaj maladoleskantoj, virinoj kaj viroj, riĉuloj kaj malriĉuloj, koreanoj kaj fremduloj, grupoj kaj individuoj, studentoj kaj instruistoj, sennomuloj kaj famuloj, regullaboristoj kaj neregullaboristoj, dungintoj kaj maldungantoj. Pli ol 80% de koreoj, trans la diferencoj de generacio, hierarkio, sekso, dungo-situacio, organizo-nivelo, ktp, apogis la aserton de "tuja rezigno de prezidento Pak Kun Hje!” kion la kandelmultitudo sugestis. Post la kandelamaskunveno en 2008, la tiel nomataj "progresemaj intelektuloj' disvastigis cinikismon pri kandelkunveno. Ili skribis, ke la kandelamaskunveno plenumis nenion, kaj ke kandelamaskunveno estis nur la agado de mezklaso kiu asertis la egalismon de hedonismo, kaj ke la ĉarmo de kandelamaskunveno estis la amasaj revemaj kapturnoj, kaj ke la kandelo estis nur la urba fantasmagorio, ktp. Konsiderante tiajn historiojn, la multitudaj eksplodaj mobilizoj kaj ĝiaj efektoj kio okazis en mallonga tempo ekde la fino de 2016 estis inundo kio forviŝis tiajn cinikismajn falsajn opionjn de intelektuloj. Mi klarigis konsistence kaj konkrete en miaj verkoj kiel >(Galmuri eldonejo, 2003), >(Galmuri eldonejo, 2009) kaj (>(Galmuri eldonejo, 2017), ke la kandelkunveno estis kaj estas la reala demokratia vivpovo de multitudo. La kandelkunveno aperis je la Mison kaj Hjo Sun Rememora kunveno de 2002 en Koreio. Kaj poste ĝi reaperis ripete sur ĉiam pli granda skalo. La kandelkunveno gvidis la tutan popolan reflekton pri sociaj politikaj okazaĵoj. Finfine en 2017, ĝi kondukis al la rezigno de la koruptita monarka prezidento. En ĉi punktoj, la kandelkunveno ne estis la revema fantasmagorio, sed la lumo revivigi la urbojn kaj la landon.

2. Kandelmultitudoj kondamnis la Pak-registaron, kiu erodis kaj detruis la publikan kampon. Ili kriis en unuiĝita voĉo "Ĉu ĉi tio estas ŝtato?!”. Originale ŝtato estas la organo kiu komisiiĝis la povon de popolmultitudo por promocii la feliĉon kaj intereson de popolmutitudo. Tamen en realo popolmultitudo estis la objeko de rabado de ŝtato kaj kapitalistoj. Cetere kiel la kazo de Seŭl ŝipo, senkulpaj multitudoj mortis pro la senrespondema ŝtato. Popolmultitudoj senĉese rezistas kontraŭ tio. Finfine kelkaj propopolmultitudemaj ĵurnaloj kaj elsendoj montris, ke Pak-registaro ŝanĝis al la instrumento de maljusteculoj, kiu enhavas kelkajn neleĝajn aŭtoritatulojn, grandajn kapitalistojn. Ili uzis la ŝtaton por akiri privatajn interesojn. Malgraŭ la malkovriĝo de tia maljusteco, parlamentanoj hezitis decidon rekte denunci la Park-registaron. Anstataŭ denuco de prezidento Pak, la parlamento proponas la alternativon de neŭtrala kabineto. Ĉi tempe kandelmultitudoj gvidis la parlamenton al la senhezita denunco de prezidento. Kandelmultitudo kunvenis ĉiu semajnfine en larĝaj kvadratoj de naciaj ĉefaj metropoloj. Ili nombras maksimume 2.32 milionoj da homoj. Ilia rekta kunvena agado gvidas Konstitucio-tribunalon al la justa juĝado. Finfine la 10an de Marto 2017, Konstitucio-tribunalo decidis la eksigo de prezidento Pak, dirante ke "la popolmultitudoj estas la reala fonto de konstitucio kio estas la ekzistfonto de ĉiuj ŝtatorganoj." Kaj poste la akuzisto persekutis la eksan prezidenton kaj la instanco anoncis la enprizonigon de eksa prezidento. Ĝis tia tempo, parlamentanoj, justicanoj, akuzistoj rolas kiel la elektitaj aŭ asignitaj aristokratoj, kiuj premis kaj rabis la multitudojn. Tamen nun ili konfesas, ke ili mem estas la servistoj por popolamasoj. La demokratia vivpovo de kandelmultitudo estas ne la povo regi la aliajn homojn, sed la povo malkovri la veron, lumigi la vivon, dikti la estontan vojon de la mondo. Mi pensas, ke ĝi estas la politika povo de demokrata regento. Ĉar ĝi determinas la forton kaj limon de nuna ŝtatpolitiko, kio povas esti karakterizita kiel monarkpolitiko apogiĝata per aristokratpolitiko. Kandelpolitiko regentas ne nur la kunvenagadan rektdemokration de multitudo, sed ankaŭ reprezentdemokration de delegitoj (kompreneble kio ĝis nun funkciis kiel la instrumento de aŭtoritatuloj kaj kapitalistoj). Fare de la kandelpovo de multitudo, ne nur rektdemokratiaj kunvenoj kaj agadoj, sed ankaŭ reprezentorganoj ŝanĝis al la instrumento por etendi la feliĉon kaj intereson de popolmultitudo. Mi volas voki ĉian povon kiel absoluta demokratia povo de kandelmultitudo.

3. "Ĉu ĉi tio estas ŝtato?" estas evidente afekcia esprimo inkludi ĝemon kaj koleron. Sed samtempe ĝi estis bazita sur la intuicio, ke civitanaj mulitudoj havas komunajn rilatojn antaŭ ŝtato. Eĉ sub la povo de ekspluatado kaj prirabado, en la dimensio de produktado kaj reproduktado de vivo, ili estas konektantaj komune. Kaj virtuale ili konsistigas komunan kampon de vivo tra reciproka kunlaboro kaj cirkulado de kunlaborado. La devo kaj rolo de ŝtato estas realigi la virtualan komunan kampon al la aktuala politika publika kampo. Tamen, Pak registaro, anstataŭ konstrui politikan publikan kampon, tranĉis kaj dividis la komunan fluon de multitudaj vivoj. Cetere Pak registaro helpas Ĉoi Sun Sil-on, Samsung-on, kaj aliaj larĝajn entreprenojn private prirabadi la produktojn de la komuna kampo de multitudo. La ĝemo kaj kolrero de multitudo eksplodis antaŭ ĉi tia ŝoka perfido de Pak registaro. La kandelkunveno strebas por rekolekti la originalan virtualan kunlaboran reton kaj ĝian demokratian povon. Ĝi estas la strebo halti la privatan prirabadan agagon de nuna ŝtato kaj rekonstrui la ŝtaton al la direkto korespondi kun la komuna vivkampo de multitudo. Ĝi estas la kolektiva esprimo de revolucia konstituciiga volo. La tuja rezigno de prezidento Pak estas la minimuma politika kondiĉo por realigi la konstituciigan volon. Ĉar, tuja haltigo de privata regado, kiu estas farata en la kvazaŭa publika nomo necesas por korespondi la ŝtaton al la ĉiutaga postulo de komunkampo. Kandelkunveno estas la rekta demokratia metodo por realigi la celon. Unuflanke la argumento de tuja rezigno de prezidento estas sugestita en la formo de negacio kiel "rezigno". Tamen aliflanke ĝi estas la esprimo de pozitiva deziro por konservi la komunkampon konstruita je la produkta kaj reprodukta procezo de socia vivo, kaj realigi la vivpolitikan komunumon kaj la ŝtatpolitikan publikan sistemon.

4. Tiam ŝtato funkcias ne kiel la publika organo por altigi la bonfarto de popolmultitudo sed kiel privata organo por prirabadi la riĉaĵoj produktita fare de popolmultituda laboro, kiu antaŭagadis rezolute por kuraci ĉi tian malsanon? Ili estas nek parlamentanoj, nek juĝistaroj, nek ĵurnalistoj! Aristokratiaj organoj antaŭmovadis por konservi iliajn meminteresojn. Nur Demokratia reto de vivkomunuma kampo de multitudo mem unue kaj rezolute agadis. Multitudoj de la vivkomuna kampo premis la aristokratiajn organojn kaj nobelajn personojn per la povo de grandega nombro de kunvenmultitudoj. Kaj ili faras la urbega kvadrato kiel plezura teatro per ilia belarta homa kapableco. La povo de agada multituda reto instigas la diĝitalan informan reton de SRS(Socia Reta Servo) kaj instituciajn komunikilojn vidi la vivon kaj mondon alimaniere kompare kun ĝis nuna vidpunkto. Pro tio, la tuta socio estas transformita al granda lernejo de elreviĝo dum la kandelkunveno. Kiel tajfuno purigas maron per renversi marakvon, multitudkunveno je la kvadrato kaj marŝo tra la aŭtomobila vojo estas la revolucia povo kiu purigas la koruptan ŝtaton. Koreia Konstitucio manifestas, ke ”la suvereno apartenas al la popolo, kaj ĉiu potenco venas el la popolo"(paragrafo 2 de artikolo 1). Kaj poste la sama Konstitucio ankaû manifestas, ke “publikaj oficistoj estas servistoj por la tuta popolo kaj respondeca al la popolo"(paragrafo 1 de artikolo 7, ). Tamen tiaj Artikoloj kaj paragrafoj restas kiel la mortintaj leteroj. Tamen tiaj konstituciaj leteroj gajnas vivpovon el la agadpovo de multituda reto, kaj revivigas sin viglece dum la kandelkunveno. Popolmultitudoj, kiuj estis agnoskitaj kiel ekspolitika ekzisto, ne nur rifuzas la regadon de monarko kaj aristokrato, sed ankaŭ prefere aperas kiel la regentpolitika subjekto, kiu denuncas ilian prirabadan fraŭdan agadon kaj ordigas la restarigon de vera demokratia publikeco. La esenco de ekspolitika aspekto estis la deziro de alipolitiko. La alveno de popolmultituda politiko el la pre-politika vivregiono ŝanĝis radike la pejzaĝon de la politiko kiu estis ĝistiame limiĝita je la regiono de ŝtato.

5. Post du monatoj ekde la maldungo de Pak el la pozicio de prezidento, Mun Ĵai In elektiĝis kiel prezidento de Sud-Koreio. Li estas taksita kiel demokratia politikisto. Do lia elektiĝo povas kompreniĝi kiel la kontinuo de regentpolitiko de popolmultitudo je la regiono de institucio, alivorte kiel unu institucia ringo de la regentpolitiko. Kion signifas ĉi tio? Popolmultitudoj kun ilia kunvenagado diras al la tuta politika socio, ke la reprezentuma monarko nepre ne estas la transcenda suvereno, kiu estas apartita el popolmultitudoj. Popolmultitudoj ordonis, ke la reprezentuma monarko devas servi kiel la respondeca servanto al la tuta popolmultitudo, kiu estas la fonto de politika povo kaj la reala interna suvereno. Mun registaro nun montras sian strebon administri laŭ tia popolmultituda ordono. Dum la unuaj kelkdek tagoj post inaŭguro, la registaro plenumis multajn reformajn agadojn. Milite, la rapideco instali TAAAD(Termina Alta Alteco Area Defendo sistemo)-on je Sud-Koreio malrapidiĝis. Diplomate, la fifama Koreio-Japanio Interkonsento pri Japana Milita Seksa Sklavino suspendiĝis. Eduke, la historia teksto difiniĝi per ŝtato estas forigita. Teknike, Gori-regiona malnova nuklea centralo fermiĝis kaj la plano konstrui novan nukleajn centralojn nuliĝis. Jure, progresemaj juristoj aperis kaj koruptitaj juristoj foriĝis. Ekonomie, la strebo por altigi la salajron kaj doni la laborpostenon al junuloj estas progresanta. Sekse, la strebo nomigi virinajn oficistojn je alta administra pozicio estas altiĝanta. Politike, Mun registaro strebas por komunikiĝi kun popolmultitudo. Kaj tiel plu…….

Estontece, la konstitucio-reformo iĝos kiel ege granda problemo, kio efikas je tutan vivon de popolmultitudo. Ĉefe instituciaj partioj havas intereson nur pri la transformo de pov-strukturo. Pli konkrete, ili demandas en kiu la politika potenco centriĝos inter prezidento kaj parlamento. Tamen la plej grava problemo je popolmultitudo estas la rilato inter reprezentpovo kaj popolmultitudo mem. Fakte, nuna koreia konstitucio jam skribas, ke ofica reprezenta monarkumeco ne dependas de la regkapablo, sed de servkapablo por popolmultitudo. La politika servkapablo signifas la kapablon, kio transformas la aŭdaĵojn el la popolmultitudaj vivaj voĉoj al la politikaj decidoj, kaj la lernadaĵojn el la popolmultitudo al la politika instruado. Kvankam oni vidis ofte ĝis nun la pejzaĝojn en kioj, la elektitaj monarkoj kaj la elektitaj aŭ nomitaj aristokratoj pretendis kiel transcendaj reguloj. Kompreneble oni ne povus atribui la nuran kaŭzon de tia falsa aperado al la personeco de individuaj politikaj reprezentantoj. Nuna Konstitucio mem estas alia kaŭzo de tia falsa aperado. Ĉar nuna konstitucio de Sud-Koreio havas du kontraŭajn aspektojn. Unuflanke ĝi difinas popolmultitudon kiel la nura fonto de politika povo. Tamen aliflanke ĝi atribuigas la ĉiajn politikajn povojn al la reprezentuloj. "Leĝfara povo apartenas al la Nacia Asembleo"(Artikolo 40). Aŭ "Administra povo apartenas al la registaro estriĝi per prezidento"(paragrafo 4 de Artikolo 66). Kaj la Konstitucio apartenigas la iniciatpovon de konstitucio al nur parlamento kaj prezidento. Ĉi tiaj artikoloj aŭ difinaĵoj ekskludas la popolmultitudon, kiu estas la fonto de konstitucia povo el la leĝfarado kaj la aktuala politiko. Eĉ la nuna Konstitucio difinas, ke la bazaj rajtoj de popolo povas limiĝi laŭ la neceso de regantoj. La konstitucia popolsuvereneco estas erodiĝata per Konstitucio mem.

6. La progreso de kandelkunveno montris ke popolmultitudo mem estas la absoluta regentsubjekto, kiu estas interne ekzistanta en la monda vivo. Tamen nuna Konstitucio ne difinas ĉi tian fakton. Do popolmultitudo devas fari la reformotan konstitucion klare kaj konkrete manifesti ĉi tian fakton. Nur tiamaniere koreia politika socio povas solvi la kontraŭdiron inter manifestita popolsuvereneco kaj aktuala imperia monarksuverenado, kaj haltigi la konstitucian skuon pro kio prezidentoj facile iĝas al krimuloj. Popolmultitudo devas lokiĝi kiel la fina instanco de konstitucia decido. Rekta demokratio kaj reprezenta demokratio ambaŭ devas konsideriĝi kiel la institucia aparato helpi kaj komplementi la multitudajn memdecidojn je la vivo. En ĉi vidpunkto sur kio la interna suvereneco de popolmultitudoj estas la vera absoluta demokratia povo, nuna necesaĵo de popolmultitudo estas la absoluta demokratia konstitucireformo al la direko, kio kombinas interkomplemente rektan demokration kaj reprezentan demokration.

Ĉi tie rekta demokratio funkcios kiel la aparato esprimi rekte la internan komunecon de multituda vivo. Kaj reprezenta demokratio funkcios kiel la aparato per kio reprezentantoj reprezenti la multitudan komunecon kiel publika rilato inter civitanoj. Popolmultitudoj devas povi diskuti ĉiujn politikajn proponojn inkludi la leĝfaron. Kaj la decida rajto akcepti aŭ rifuzi la proponojn devas doniĝi al la popolmultitudo. Ĉi tio estas parto de rekta demokratio. Kaj popolmultitudo devas povi voki aŭ maldungi la reprezentulojn al la pozicio aŭ el la pozicio. Popolmultitudo devas povi memproponi la vivregulojn de diversaj niveloj, ekzemple, la Konstitucion aŭ leĝojn. Kaj ili devas povi diskuti kaj voĉdoni la proponitajn regulojn. Popolmultitudo devas povi espremi sin absolutlibere en la diferenco kaj diverseco. Antaŭ ĉio la bazaj rajtoj ne povas limiĝi en ĉiuj kazoj aŭ kondiĉoj.

7. La unua paŝo de kandela regenta politiko estas la demokratia alternado de monarka prezidento. Kvankam la nove elektita prezidento politikas bonkore por popolmultitudo, la konstitucia situacio en kio popolmultitudoj dependas de la bonintenco de prezidento ne esperebla. Ĉar la probabla sekva alterno de prezidento povas ŝanĝi la politikan fatalon de multitudo. Do renovigo de konstitucio estas la necesa kondiĉo por stabiligi la demokration. Sur ĉi tia vidpunkto, la dua paŝo de kandela regenta politiko devos esti krei konstitucie la sperteblan kondiĉon por publika bonpolitiko tra la publikigo de absoluta demokratia konstitucia volo de popolmultitudo. Por la respondo al ĉi demando, koreiaj kandelaj civitanoj jam proponas la rektan demokratian konstitucireformon. La proponoj de popolmultitudaj konstitucireformoj kontraŭas la konstitucireforma proponon, kiun la politikistoj proponas. Ĉar la politikistoj havis intereson nur pri ŝtatpolitika povstrukturo. La popolmultitudaj proponoj estas esprimata diverse per diversaj civitanaj grupoj, ekzemple nomitaj de 'Civitana Konsilio', 'Civitana Asembleo', 'Civitana Suverena Asembleo' ktp. Ili celas ŝanĝi la nunan politikan procezon, kio funkcias de supro al subo. Do, ilia politika slogano estas "De subo al supro."

La tri fokusoj de rektdemokratia propono de civitanaj grupoj estas popoliniciato, popolvokado, popolvoĉdono. Ĉar ili povas konsideri kiel la aparato, kio povas minimumigi la kontingencan efikon de nuna reprezenta demokratio, korekti la eraron de ĝi, kaj tiamaniere transpasi la limo de ĝi. Tiele nun, la rektdemokratio estas proponata, ne kiel anstataŭigi la reprezentdemokratio, sed kiel komplementi ĝin. Eble ĝi estas certa, ke la institucio de popoliniciato kaj popolvoko povos bone funkcii por korekti kaj transpasi la problemojn, erarojn, kontingencefikojn, limojn de reprezenta demokratio. Cetere se ĉi tioj ligiĝus kun la civitana diĝita platformo, kiun kelkaj movademaj teknikaj grupoj jam eksperimentis dum la kandelkunveno, ili povus funkcii kiel la aparato komplementi la kunvendemokratio. Ĉar ili povus fari ĉiutage la suverenan agadon de multitudo transire la spacan limon de kvartala kunvendemokratio, kio estas la ĉefa tipo de la rektagado de popolmultitudo.

8. Vasta enkonduko de elementoj de rekta demokratio povus iĝi kondiĉo por la absoluta demokratia uzo de reprezenta demokratio. Tamen por realigi tion, la elmontro de interna absoluteco de la multitudaj konstituciaj povoj estas necesa. La interna logiko de multitudvivo, kion multitudoj proponas laŭ la deziro de sia vivo, kaj kreas per laboro kaj ago, estas ekzakte la logiko de absoluta demokratia konstitucio kaj principo de vivinterna konstituciismo. La propono de tuja rezigno de prezidento estis la rektagado, kiu estas bazita sur la korpsento pri la maljusteco de ŝtatpovo kaj sur la interna afekto de multitudvivo. Ĝi estas la funkcio de absoluta konstitucio, kio antaŭas la pozitivan leĝon. La radikala propono de tuja rezigno estis la esprimo de konstituciiga povo de popolmultitudo, kio fontigas la pozitivajn leĝojn. Kaj ĝi estas ne nur la absoluta konstituciiga ago, sed ankaŭ la interna konstituciisma ago.

9. Ĉi tia politika agado de popolmultitudo ne estas la nura modo de konstituciiga povo. Ĉiutaga ekonomia aŭ neekonomia laboro ankaŭ estas la sceno de konstituciiga povo de multitudo. Kiel mi jam aludis, la laboro ne nur signifas la malvastan sencan ekonomian laboron, t.e. salajrlaboron, sed ankaŭ la vastan sencan laboron, t.e. vivon mem. Markso difinis, ke laboro estas la homa agado, kiu faras la naturon taŭge por homoj. Fari la naturon taŭge por homoj signifas fari komunan ebenon inter diferencaĵoj. En ĉi senco, la laborado kaj vivado havas alian politikan karakteron. Do la triaj agadoj t.e. vivo-politiko-laboro trairas la donitajn diferencojn kaj kreas la novajn diferencojn. Tiamaniere iĝas la cirkulo inter tiaj triaj kampoj. Ĉi tio estas la absoluta konstituciiga procezo kiel la fonto de absoluta demokratio, alivorte la movado de absoluta konstitucio. Vivo kaj laboro estas miksita en la memmovado de absoluta konstituciigo, kaj politiko estas miksita kun vivo kaj laboro. En la vivpolitika laboro aŭ la vivlabora politiko, ĉiaj homoj estas samtempe politikistoj kaj laboristoj. Ĉiuj estas politikistoj je la kunveno kun Libereca-Parolstadio(자유발언대), Ĉiuloj-Komunejo(만민공동회), la pikedoj, flagoj, devizoj, ktp. Sammaniere je la absoluta demokratia vivpolitiko, ĉiuj estas laborpolitikistoj, politiklaboristoj. Je la absoluta demokratia konstitucio por instituciigi la vivpolitikon de multitudo, multitudo mem estas rekte politikisto. Sammaniere jene politikistoj reprezenti la multitudojn estas, kiel unu parto de multitudoj, samtempe politiklaboristoj, laborpolitikistoj servanta por multitudo. Por la reprezenta sistemo operacii efike en la kondiĉo en kio, multitudoj rekte estas politiklaboristoj, laborpolitikistoj, ĝi devas fontiĝi sur la konstituciiga volo(tiel nomata, popolkoro(민심) aŭ popolopinio(민의)), kio estas formiĝota pere de elReta multituda politika platformo kaj enReta mutituda politika platformo. Reprezentuloj povas plenumi la konfiditan demokratian politiktaskon tiam, kiam ili ne disiĝas de la multituda konstitucia volo. Tiam ili eliĝas de la limo de konfido, ili devas maldungiĝi per popolmutitudo mem. La enspezo de reprezentaj politiklaboristoj devas limiĝi sub la averaĝa enspezo de multitudoj. En la liberreprezenta sistemo en kio, reprezentuloj disiĝas libere de elektuloj, reprezentaj politikistoj proprigas kaj ĝuas la politikan luon. En la absoluta demokratia sistemo, la politika luo devas solviĝi, repropriĝi, sociiĝi por universala baza enspezo de multitudo. Tiamaniere absoluta demokratio povas funkcii kiel la povo kaj aparato de demokratiigo de la reprezenta demokratio, la rekta demokratio, la kunvena demokratio, la ĉiutaga demokratio, ktp. Absoluta demokratiigo de ĉiuj demokratioj pere de absoluta konstituciiga poveco kaj konstitucia volo de popolmultitudo, ĉi tio estas la vojo, kion kandel-multitud-revolucio de 2016/7 de Sud-Koreio indikas al mondhomaro.
전체 0

전체 484
번호 제목 작성자 작성일 추천 조회
26
[78호] Accelerationism: A Retrospective History / 『#가속하라』 한국어판 출간 기념 강연 원고
자율평론 | 2023.11.08 | 추천 0 | 조회 331
자율평론 2023.11.08 0 331
25
[78호] 가속주의 : 회고적 역사 / 『#가속하라』 한국어판 출간 기념 강연 원고
자율평론 | 2023.11.07 | 추천 0 | 조회 440
자율평론 2023.11.07 0 440
24
[77호] On Architecture and Objects / 그레이엄 하먼 『건축과 객체』 한국어판 출간 기념 강연 원고
자율평론 | 2023.08.22 | 추천 0 | 조회 545
자율평론 2023.08.22 0 545
23
[77호] 『건축과 객체』에 대하여 / 그레이엄 하먼 『건축과 객체』 한국어판 출간 기념 강연 원고
ludante | 2023.08.19 | 추천 0 | 조회 646
ludante 2023.08.19 0 646
22
[75호] 그레이엄 하먼 『사변적 실재론 입문』 한국어판 출간 기념 강연 / 이동신 선생님 대담 질문지
자율평론 | 2023.03.08 | 추천 0 | 조회 577
자율평론 2023.03.08 0 577
21
[75호] 사변적 실재론의 오늘 / 그레이엄 하먼 『사변적 실재론 입문』 한국어판 출간 기념 강연 원고
자율평론 | 2023.03.06 | 추천 0 | 조회 928
자율평론 2023.03.06 0 928
20
[75호] Speculative Realism Today / 그레이엄 하먼 『사변적 실재론 입문』 한국어판 출간 기념 강연 원고
자율평론 | 2023.03.06 | 추천 0 | 조회 484
자율평론 2023.03.06 0 484
19
[74호] 가능해진 있을 법하지 않은 것 / 스티븐 샤비로 『탈인지』 한국어판 출간 기념 강연 원고
자율평론 | 2022.12.20 | 추천 0 | 조회 714
자율평론 2022.12.20 0 714
18
[74호] THE IMPROBABLE MADE POSSIBLE / 스티븐 샤비로 『탈인지』 한국어판 출간 기념 강연 원고
자율평론 | 2022.12.20 | 추천 0 | 조회 568
자율평론 2022.12.20 0 568
17
[73호] 들뢰즈주의적 실재론 / 아연 클라인헤이런브링크 『질 들뢰즈의 사변적 실재론』 한국어판 출간 기념 강연 원고
자율평론 | 2022.08.10 | 추천 1 | 조회 685
자율평론 2022.08.10 1 685